Psalms 5

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

1Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
Trapenetru miajn pensojn.
2Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
Ĉar al Vi mi preĝas.
3Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
4Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
5Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
6Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
7Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
8Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
9Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
En ilia interno estas malvirteco;
Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritas.
10Montru ilian kulpon, ho Dio,
Ke ili falu per siaj intencoj;
Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
11Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
12Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.
Copyright information for Esperanto